Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun forigu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
La rozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Knabo vidis – jen rozeto   Vidis knab': Jen, juna flor'!
Sur la kampo staras;   Rozujet' kampara!
Bela, juna la floreto . . .   Bela, kiel la aŭror'!
Vive kuras la knabeto,   Li alkuris ĝoje por
Ĝojas, miras, flaras.   Vidi, kiel kara!
Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   Rozujet' kampara.
 
Knabo diris : « mi eltiros   Diris knab': Mi volas vin,
Belulinon mian »;   Rozujet' kampara.
Floro diris : « vi foriros, –   Diris roz': Mi boras vin,
Per pikiloj mi disŝiros   Ĉiam vi memoras min,
Tuj la manon vian ».   Pro l' dolor' amara.
Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   Rozujet' kampara.
 
La sovaĝa knab' ridante   Knabo rozon ŝiris do
La rozeton prenis, –   De l' rozuj' kampara,
La floreto batalante   Ĝi, defende, pikis tro!
Sin defendis pikadante,   Sed ne helpis ve kaj ho
Sed la sorto venis.   Kontraŭ vol' barbara.
Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   Rozujet' kampara.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.