Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun forigu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
La rozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Joachim Gießner
 
Knabo vidis – jen rozeto   Knab’ rozeton vidis li;
Sur la kampo staras;   erikeja floro.
Bela, juna la floreto . . .   Juna, bela estis ĝi.
Vive kuras la knabeto,   Por admiri kuris li
Ĝojas, miras, flaras.   ĝoje kun adoro.
Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Kiel infanet'.   erikeja floro.
 
Knabo diris : « mi eltiros   Diris knab’: „Mi rompos vin,
Belulinon mian »;   vi rozeta floro“.
Floro diris : « vi foriros, –   Diris roz’: „Mi pikos vin,
Per pikiloj mi disŝiros   ke vi ne forgesos min,
Tuj la manon vian ».   premas min doloro.“.
Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Kiel infanet'.   erikeja floro.
 
La sovaĝa knab' ridante   Knab’ sovaĝa rompis ĝin;
La rozeton prenis, –   erikeja floro.
La floreto batalante   Rozo ja defendis sin
Sin defendis pikadante,   kaj sufere pikis lin,
Sed la sorto venis.   ne utilis ploro.
Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Kiel infanet'.   erikeja floro.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.