Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun forigu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
La rozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Gotthilf Sellin   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Knabo vidis – jen rozeto   Knab' rozeton vidis li,   Vidis knab': Jen, juna flor'!
Sur la kampo staras;   Vidis en herbejo;   Rozujet' kampara!
Bela, juna la floreto . . .   Estis juna, bela ĝi,   Bela, kiel la aŭror'!
Vive kuras la knabeto,   Por ĝin vidi kuris li,   Li alkuris ĝoje por
Ĝojas, miras, flaras.   Vidis kun ĝojego.   Vidi, kiel kara!
Sur la kampo la rozet'   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   Rozo en herbejo.   Rozujet' kampara.
 
Knabo diris : « mi eltiros   Diris knab': mi rompos vin,   Diris knab': Mi volas vin,
Belulinon mian »;   Rozon en herbejo,   Rozujet' kampara.
Floro diris : « vi foriros, –   Diris roz': mi pikos vin,   Diris roz': Mi boras vin,
Per pikiloj mi disŝiros   Ĉiam vi memoros min,   Ĉiam vi memoras min,
Tuj la manon vian ».   Mi ne ĝin permesos.   Pro l' dolor' amara.
Sur la kampo la rozet'   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   Rozo en herbejo.   Rozujet' kampara.
 
La sovaĝa knab' ridante   Knab' sovaĝa rompis ĝin,   Knabo rozon ŝiris do
La rozeton prenis, –   Rozon en herbejo;   De l' rozuj' kampara,
La floreto batalante   Kvankam roz' defendis sin,   Ĝi, defende, pikis tro!
Sin defendis pikadante,   En koler' ĝi pikis lin,   Sed ne helpis ve kaj ho
Sed la sorto venis.   Tamen morti devis.   Kontraŭ vol' barbara.
Sur la kampo la rozet'   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   Rozo en herbejo.   Rozujet' kampara.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.