Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Heidenröslein

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 
    tradukita de Konrad Matheus   tradukita de Gotthilf Sellin   tradukita de Joachim Gießner
 
Sah ein Knab ein Röslein stehn,   Vidiĝis eta ruĝa roz’   Knab' rozeton vidis li,   Knab’ rozeton vidis li;
Röslein auf der Heiden,   de knab‘, sur erikejo.   Vidis en herbejo;   erikeja floro.
War so jung und morgenschön,   Ĝi belis en matena ros’.   Estis juna, bela ĝi,   Juna, bela estis ĝi.
Lief er schnell, es nah zu sehn,   Hastis li al juna ŝos’   Por ĝin vidi kuris li,   Por admiri kuris li
Sah's mit vielen Freuden.   admiri ĝin kun ĝojego.   Vidis kun ĝojego.   ĝoje kun adoro.
Röslein, Röslein, Röslein rot,   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Röslein auf der Heiden.   roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.   erikeja floro.
 
Knabe sprach: „Ich breche dich,   Diris knab’: “Mi rompos vin,   Diris knab': mi rompos vin,   Diris knab’: „Mi rompos vin,
Röslein auf der Heiden!“   rozo sur erikejo.”   Rozon en herbejo,   vi rozeta floro“.
Röslein sprach: „Ich steche dich,   Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,   Diris roz': mi pikos vin,   Diris roz’: „Mi pikos vin,
Dass du ewig denkst an mich,   por ke vi ne forgesu min.   Ĉiam vi memoros min,   ke vi ne forgesos min,
Und ich will's nicht leiden.“   Al mi ne estu sufero.   Mi ne ĝin permesos.   premas min doloro.“.
Röslein, Röslein, Röslein rot,   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Röslein auf der Heiden.   roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.   erikeja floro.
 
Und der wilde Knabe brach   Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,   Knab' sovaĝa rompis ĝin,   Knab’ sovaĝa rompis ĝin;
's Röslein auf der Heiden;   rozon sur erikejo.   Rozon en herbejo;   erikeja floro.
Röslein wehrte sich und stach,   En defend’ roz’ pikis lin.   Kvankam roz' defendis sin,   Rozo ja defendis sin
Half ihm doch kein Weh und Ach,   Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.   En koler' ĝi pikis lin,   kaj sufere pikis lin,
Musst es eben leiden.   Venis sort’ sen tolero.   Tamen morti devis.   ne utilis ploro.
Röslein, Röslein, Röslein rot,   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Röslein auf der Heiden.   roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.   erikeja floro.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

La poemo troviĝas en
http://de.wikipedia.org/wiki/Heidenröslein.
Melodioj estas aŭdeblaŭ en
http://ingeb.org/Lieder/saheinkn.html.
La plej konata Melodio estas tiu, kiun
verkis Heinrich Werner. Pri tiu vidu la
vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Heinrich_Werner_(Komponist).
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.

  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.