Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 
tradukita de Konrad Matheus   tradukita de Joachim Gießner
 
Vidiĝis eta ruĝa roz’   Knab’ rozeton vidis li;
de knab‘, sur erikejo.   erikeja floro.
Ĝi belis en matena ros’.   Juna, bela estis ĝi.
Hastis li al juna ŝos’   Por admiri kuris li
admiri ĝin kun ĝojego.   ĝoje kun adoro.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.   erikeja floro.
 
Diris knab’: “Mi rompos vin,   Diris knab’: „Mi rompos vin,
rozo sur erikejo.”   vi rozeta floro“.
Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,   Diris roz’: „Mi pikos vin,
por ke vi ne forgesu min.   ke vi ne forgesos min,
Al mi ne estu sufero.   premas min doloro.“.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.   erikeja floro.
 
Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,   Knab’ sovaĝa rompis ĝin;
rozon sur erikejo.   erikeja floro.
En defend’ roz’ pikis lin.   Rozo ja defendis sin
Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.   kaj sufere pikis lin,
Venis sort’ sen tolero.   ne utilis ploro.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.   erikeja floro.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.

  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.