Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 
tradukita de Konrad Matheus   tradukita de Gotthilf Sellin
 
Vidiĝis eta ruĝa roz’   Knab' rozeton vidis li,
de knab‘, sur erikejo.   Vidis en herbejo;
Ĝi belis en matena ros’.   Estis juna, bela ĝi,
Hastis li al juna ŝos’   Por ĝin vidi kuris li,
admiri ĝin kun ĝojego.   Vidis kun ĝojego.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',
roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.
 
Diris knab’: “Mi rompos vin,   Diris knab': mi rompos vin,
rozo sur erikejo.”   Rozon en herbejo,
Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,   Diris roz': mi pikos vin,
por ke vi ne forgesu min.   Ĉiam vi memoros min,
Al mi ne estu sufero.   Mi ne ĝin permesos.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',
roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.
 
Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,   Knab' sovaĝa rompis ĝin,
rozon sur erikejo.   Rozon en herbejo;
En defend’ roz’ pikis lin.   Kvankam roz' defendis sin,
Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.   En koler' ĝi pikis lin,
Venis sort’ sen tolero.   Tamen morti devis.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',
roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.

  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.