Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 
tradukita de Konrad Matheus
 
Vidiĝis eta ruĝa roz’
de knab‘, sur erikejo.
Ĝi belis en matena ros’.
Hastis li al juna ŝos’
admiri ĝin kun ĝojego.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.
 
Diris knab’: “Mi rompos vin,
rozo sur erikejo.”
Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,
por ke vi ne forgesu min.
Al mi ne estu sufero.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.
 
Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,
rozon sur erikejo.
En defend’ roz’ pikis lin.
Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.
Venis sort’ sen tolero.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.