Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
La rozeto

 
tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Vidis knab': Jen, juna flor'!   Knabo vidis – jen rozeto
Rozujet' kampara!   Sur la kampo staras;
Bela, kiel la aŭror'!   Bela, juna la floreto . . .
Li alkuris ĝoje por   Vive kuras la knabeto,
Vidi, kiel kara!   Ĝojas, miras, flaras.
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'
Rozujet' kampara.   Kiel infanet'.
 
Diris knab': Mi volas vin,   Knabo diris : « mi eltiros
Rozujet' kampara.   Belulinon mian »;
Diris roz': Mi boras vin,   Floro diris : « vi foriros, –
Ĉiam vi memoras min,   Per pikiloj mi disŝiros
Pro l' dolor' amara.   Tuj la manon vian ».
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'
Rozujet' kampara.   Kiel infanet'.
 
Knabo rozon ŝiris do   La sovaĝa knab' ridante
De l' rozuj' kampara,   La rozeton prenis, –
Ĝi, defende, pikis tro!   La floreto batalante
Sed ne helpis ve kaj ho   Sin defendis pikadante,
Kontraŭ vol' barbara.   Sed la sorto venis.
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'
Rozujet' kampara.   Kiel infanet'.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.