Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 
tradukita de Gotthilf Sellin   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Knab' rozeton vidis li,   Vidis knab': Jen, juna flor'!
Vidis en herbejo;   Rozujet' kampara!
Estis juna, bela ĝi,   Bela, kiel la aŭror'!
Por ĝin vidi kuris li,   Li alkuris ĝoje por
Vidis kun ĝojego.   Vidi, kiel kara!
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.   Rozujet' kampara.
 
Diris knab': mi rompos vin,   Diris knab': Mi volas vin,
Rozon en herbejo,   Rozujet' kampara.
Diris roz': mi pikos vin,   Diris roz': Mi boras vin,
Ĉiam vi memoros min,   Ĉiam vi memoras min,
Mi ne ĝin permesos.   Pro l' dolor' amara.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.   Rozujet' kampara.
 
Knab' sovaĝa rompis ĝin,   Knabo rozon ŝiris do
Rozon en herbejo;   De l' rozuj' kampara,
Kvankam roz' defendis sin,   Ĝi, defende, pikis tro!
En koler' ĝi pikis lin,   Sed ne helpis ve kaj ho
Tamen morti devis.   Kontraŭ vol' barbara.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.   Rozujet' kampara.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.