Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun forigu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
La rozeto

 
tradukita de Gotthilf Sellin   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Knab' rozeton vidis li,   Knabo vidis – jen rozeto
Vidis en herbejo;   Sur la kampo staras;
Estis juna, bela ĝi,   Bela, juna la floreto . . .
Por ĝin vidi kuris li,   Vive kuras la knabeto,
Vidis kun ĝojego.   Ĝojas, miras, flaras.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'
Rozo en herbejo.   Kiel infanet'.
 
Diris knab': mi rompos vin,   Knabo diris : « mi eltiros
Rozon en herbejo,   Belulinon mian »;
Diris roz': mi pikos vin,   Floro diris : « vi foriros, –
Ĉiam vi memoros min,   Per pikiloj mi disŝiros
Mi ne ĝin permesos.   Tuj la manon vian ».
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'
Rozo en herbejo.   Kiel infanet'.
 
Knab' sovaĝa rompis ĝin,   La sovaĝa knab' ridante
Rozon en herbejo;   La rozeton prenis, –
Kvankam roz' defendis sin,   La floreto batalante
En koler' ĝi pikis lin,   Sin defendis pikadante,
Tamen morti devis.   Sed la sorto venis.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'
Rozo en herbejo.   Kiel infanet'.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.