Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 
tradukita de Gotthilf Sellin
 
Knab' rozeton vidis li,
Vidis en herbejo;
Estis juna, bela ĝi,
Por ĝin vidi kuris li,
Vidis kun ĝojego.
Roz', rozeto, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.
 
Diris knab': mi rompos vin,
Rozon en herbejo,
Diris roz': mi pikos vin,
Ĉiam vi memoros min,
Mi ne ĝin permesos.
Roz', rozeto, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.
 
Knab' sovaĝa rompis ĝin,
Rozon en herbejo;
Kvankam roz' defendis sin,
En koler' ĝi pikis lin,
Tamen morti devis.
Roz', rozeto, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.