Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthew Gregory Lewis * Banks of the Allan Water Angla Arg-2064-1020 2014-05-22 14:55 Manfred nur tiun aldonu
W. M. Page Ĉe la bordo de Alano Esperanto Arg-2065-1020 2014-05-22 15:06 Manfred nur tiun forigu

Matthew Gregory Lewis ,
Ĉe la bordo de Alano

 
tradukita de W. M. Page
 
Ĉe la bordo de Alano
estis en printempa hor'
la filin' de muelisto
bela, kiel flor'.
Amindumis ŝin soldato;
dolĉajn vortojn diris li -
Ĉe la bordo de Alano
gaja estis ŝi.
 
Ĉe la bordo de Alano,
post forpaso de l'somer',
la filin' de muelisto
staris sen esoer'.
Ĉar forestis la soldato,
malfidela estis li -
ĉe la bordo de Alano
ĉiam ploris ŝi.
 
Ĉe la bordo de Alano,
en malvarma vintra hor',
al filin' de muelisto
ekrompiĝis kor'.
For de zorgo kaj malvarmo
per la morto pasis ŝi;
al la bordo de Alano
ne plu venos ŝi.
 
Traduko de la Angla poemo "Banks of the
Allan Water" de Matthew Gregory Lewis
(*1775-07-09 - †1818-05-14) en
Esperanton de W. M. Page.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio; sur la paĝoj 49 kaj 50. La
kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann.
La teksto troviĝas ankaŭ en la retejo
http://kantaro.ikso.net/cxe_la_bordo_de_alano.