Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Lord George Gordon Byron * My soul is dark Angla Arg-2060-1018 2014-05-20 20:08 Manfred nur tiun forigu
Leopold Blumental Nokt' en la koro Esperanto Arg-2061-1018 2014-05-20 16:42 Manfred nur tiun forigu

Lord George Gordon Byron ,
Nokt' en la koro

 

Lord George Gordon Byron ,
My soul is dark

 
tradukita de Leopold Blumental    
 
Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . .   My soul is dark -- Oh! quickly string
Vi tuj ekkantu, kantisto!   The harp I yet can brook to hear;
Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,   And let thy gentle fingers fling
Vi miron faras, artisto.   Its melting murmurs o'er mine ear.
 
Se kor' ankoraŭ havas esperon,   If in this heart a hope be dear,
Per kanto ĝi revekiĝos;   That sound shall charm it forth again:
Se la okulo kaŝis larmeron,   If in these eyes there lurk a tear,
Denove ĝi eklarmiĝos.   'Twill flow, and cease to burn my brain.
 
Kant' via tondru mondan doloron!   But bid the strain be wild and deep,
La gajon mi ne komprenos . . .   Nor let thy notes of joy be first;
Vi min plorigu, movu la koron,   I tell thee, minstrel, I must weep,
Aŭ mia brust' ne eltenos.   Or else this heavy heart will burst;
 
Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,   For it hath been by sorrow nursed,
Silentan premis la ĉeno! . . .   And ached in sleepless silence long;
La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis   And now 'tis doom'd to know the worst,
Kiel vazet' de veneno.   And break at once -- or yield to song.
 
Traduko de la Angla poemo "My soul is
dark" de Lord George Gordon Byron
(*1788-01-22 - †1824-04-18) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejn
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.
La poemo-traduko troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php
kaj en
http://eo.wikisource.org/wiki/Fundamenta_Krestomatio/Nokt'_en_la_koro.
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas Lord
George Gordon Byron (*1788-01-22 -
†1824-04-18).

Pri la poeto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/George_Byron.
Jen ankaŭ la retejo de la Bajron-societo,
Byron-society: http://www.thebyronsociety.com/contact.html.