Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Dombrowski, A. * Nova kanto Esperanto Arg-2059-1017 2014-05-20 14:51 Manfred nur tiun forigu

A. Dombrowski,
Nova kanto

 
Ho! eksonu nova kanto
Pri la lingvo Esperanto,
Pri ligil' internacia,
Revo nia, amo nia!
Kreitaĵ' la plej mirinda,
Vere estas ĝi laŭdinda
De verkistoj, de poetoj,
En poemoj kaj odetoj,
Pli ol tondro de bataloj,
Pli ol dolĉaj najtingaloj,
Pli ol belaj aktorinoj,
Pli ol fajfoj de maŝinoj,
Pli ol oro la plej brila,
Pli ol gloro senutila,
Pli ol ĉiu, pli ol ĉio,
Krom la amo kaj la Dio.
Dum venonta la centjaro,
Sciu esperantistaro,
En Eŭropo, Ameriko,
En Azio kaj Afriko,
Kie ajn vi veturados
Esperanton vi trovados,
Sur la strato, en vagono,
En hotelo, en salono
Kaj eĉ en privata domo :
Ĝin parolos ĉiu homo :
Laboristo, profesoro,
Kaj juĝisto, kaj doktoro,
Kaj hebreo, kaj kristano,
Kaj litovo kaj japano, –
Kaj pereos la plendato :
« Mi vin ne komprenas, frato ».
Por ke venu tiu horo –
Kune fratoj, al laboro!
Jen per kanto, jen per vorto,
Jen agante ĝis la morto,
Servu ni al la afero,
La plej bela sur la tero,
Gardu ĝin de la forgeso
Per parolo en la preso;
Iru kiel apostoloj
Ĝin prediki por popoloj,
Kaj eksonu nia voko
Sur la ter' en ĉiu loko,
En vilaĝoj, en urbetoj,
En lernejoj, en gazetoj,
Kaj servantajn al la vero
Nin fortigu la Espero.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
A. Dombrowski.

Tiu ĉi kanto-teksto troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php
kaj
http://esperantoilustrita.blogspot.
e/2012/10/liro-esperantista-nova-kanto.h
ml#!/2012/10/liro-esperantista-nova-kanto.html
.
Pri la verkinto vidu ankaŭ:
http://esperanto.net/literaturo/autor/dambrauskas.html.