Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hauff, Wilhelm * Treue Liebe Germana Arg-2049-1012 2014-05-17 21:47 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 89 Stans solus nocte media Latina Arg-2051-1012 2014-05-17 18:32 Manfred nur tiun aldonu
Zamenhof, Ludwig Lazarus Nokta kanto de soldato Esperanto Arg-2050-1012 2014-05-17 17:15 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Hauff,
Nokta kanto de soldato

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
En nigra nokto tute sole
Mi staras gardon senparole,
Eraras for la penso mia
Al mia domo familia.
 
Al la standardo fortirita,
Ho, kiom estis mi kisita . . .
Mi tiam pensis kun malĝojo :
Mi vidas vin je l' lasta fojo!
 
.................................
.................................
.................................
.................................
 
Ho dormu dolĉe, karaj miaj!
Irante al la litoj viaj,
Vi nun per preĝo Dion gloras, –
Vi certe ankaŭ min memoras.
 
.................................
.................................
.................................
.................................
 
La horo venis, gard' alia
Stariĝos nun sur loko mia.
Mi iras dormi tute laca,
Mi vidos vin en sonĝo paca.
 
Traduko de la Germana poemo "Treue Liebe"
de Wilhelm Hauff (*1802-11-29 -
†1827-11-18) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.