Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Grabowski, Antoni Sur monteto tie staras Esperanto Arg-2048-1011 2014-05-18 13:13 Manfred nur tiun forigu
N. N. 88 * Tam na górze jawor stoi, Pola Arg-2047-1011 2014-05-17 11:43 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 88,
Sur monteto tie staras

 
tradukita de Antoni Grabowski
 
La kozako
 
Sur monteto tie staras
Verda la acero;
Mortas juna la kozako
Sur la fremda tero:
 
"Mortas mi, en fremda lando
Venas mia fino,
Do alvoku la patrinon,
Mia amatino!"
 
Kaj alvenis la patrino,
Venis patrineto,
Turnis palan la vizaĝon
Kontraŭ la fileto:
 
"Ho fileto, mia kara,
Devis vi perei,
Ĉar ne volis vi konsilojn
De l' patrin' obei."
 
"Mi vin petas, patrineto,
Bele enterigu:
Oni batu sonorilojn,
Kaj orgen-ludigu;
 
Sed ne gvidu min al tombo
Pastroj, nek diakoj,
Nur en teron ukrainaj
Metu min kozakoj."
 
Traduko de la Pola poemo "Tam na górze
jawor stoi," de N. N. 88 en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann, sur paĝo 46. La teksto
troviĝas ankaŭ en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/la_kozako.html
.