Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Willy Nüesch Paco sur tero Esperanto Arg-274-101 2013-08-28 18:38 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Paco sur la Tero Esperanto 2003-12-12 Arg-206-101 | MR-411-1 2005-08-01 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Conrad Ferdinand Meyer * Friede auf Erden Germana Arg-205-101 2005-08-01 13:01 Manfred nur tiun aldonu

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur tero

 
tradukita de Willy Nüesch
 
La paŝtistoj en libero
Lasis gregon, l' anĝelvorton
Portis tra la basan pordon
Al patrino kaj infan'.
Plu kantadis en lontan'
Ĉielgent' en spaco stela,
Plu sonoris la ĉiela
"Paco, paco sur la tero!"
 
Ekde tiu vort' anĝela
Ho ve, kiom da kruela
Faris la militkolero
En kiras', sur rajdobest'!
Ofte dum kristnaska fest'
Ĥor' spirita kantis time,
Insistpete, plendesprime:
"Paco, paco ... sur la tero!"
 
Sed eternas kredregulo,
Ke ne ĉiam la feblulo
Iĝos pred' kaj rabkonkero
De aroga murdogest':
Iaspeca justo-est'
En horor' kaj murdo rolas,
Regno sin konstrui volas,
Serĉas pacon sur la tero.
 
Iom post iom ĝi formos
Sin, oficos sankte, forĝos
Batalilojn sen danĝero,
Flamoglavojn por la rajt'.
Filoj kun forteco-trajt',
Reĝa gento ekburĝonos,
Kies helaj tubjoj sonos:
Paco, paco sur la tero.
 
Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto, s-ro Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, tel.
0041-31-302 66 56), donis al mi, Manfred
Retzlaff, en 2005-07-11 la skriban permeson
pri la publikigo de tiu ĉi poemo en mia
retejo "www.poezio.net". La poemo enestas
ankaŭ en la libro "Elektitaj poemoj de
Conrad Ferdinand Meyer", kiun eldonis s-ro
Willy Nüesch. Ĝi estas aĉetebla ĉe li
aŭ ĉe la libro-servo de UEA (Nieuwe
Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando).