Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Conrad Ferdinand Meyer * Friede auf Erden Germana Arg-205-101 2005-08-01 13:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Paco sur la Tero Esperanto 2003-12-12 Arg-206-101 | MR-411-1 2005-08-01 13:06 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Paco sur tero Esperanto Arg-274-101 2013-08-28 18:38 Manfred nur tiun forigu

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur la Tero

 

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur tero

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Willy Nüesch
 
Kiam la paŝtistoj sian   La paŝtistoj en libero
Gregon lasis kaj la Dian   Lasis gregon, l' anĝelvorton
Vorton portis tie iam   Portis tra la basan pordon
Tra la pordo de kaban'   Al patrino kaj infan'.
Al patrino kaj infan',   Plu kantadis en lontan'
Kantis plu la anĝelar'   Ĉielgent' en spaco stela,
Kun promes' al la homar':   Plu sonoris la ĉiela
"Paco sur la Ter' por ĉiam!"   "Paco, paco sur la tero!"
 
Kantis tiel l' anĝelar',   Ekde tiu vort' anĝela
Spertis tamen la homar'   Ho ve, kiom da kruela
Kiom da sufer' de tiam   Faris la militkolero
Pro milito kaj malam'   En kiras', sur rajdobest'!
En la Sankta Nokto jam!   Ofte dum kristnaska fest'
Kantis ili petegante   Ĥor' spirita kantis time,
Kaj mallaŭte akuzante:   Insistpete, plendesprime:
"Paco sur la Ter' por ĉiam!"   "Paco, paco ... sur la tero!"
 
Estas tamen daŭra kredo,   Sed eternas kredregulo,
Ke la malfortul' ne predo   Ke ne ĉiam la feblulo
De perforto estu ĉiam.   Iĝos pred' kaj rabkonkero
Batos iam ties horo,   De aroga murdogest':
Eĉ en murdo kaj teroro   Iaspeca justo-est'
Da justec' enestas io.   En horor' kaj murdo rolas,
Estos hom-generacio,   Regno sin konstrui volas,
Kiu pacon serĉos iam.   Serĉas pacon sur la tero.
 
Malrapide ĝi formiĝos,   Iom post iom ĝi formos
Ĝia tasko plenumiĝos.   Sin, oficos sankte, forĝos
Forĝos ĝi armilojn iam,   Batalilojn sen danĝero,
Kiuj estos sen danĝer',   Flamoglavojn por la rajt'.
Kiuj portos al la Ter'   Filoj kun forteco-trajt',
Pacon, kiu ne plu ĉesas,   Reĝa gento ekburĝonos,
Kiel l' anĝelar' promesas:   Kies helaj tubjoj sonos:
Paco sur la Ter' por ĉiam!   Paco, paco sur la tero.
 
Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-12-12.

Conrad Ferdinand Meyer estis svisa poeto,
verkisto kaj tradukisto, kiu naskiĝis en
la svisa urbo Zuriko (Zürich), verkis
precipe en la germana lingvo lirikaĵojn
kaj romanojn, sed ankaŭ romanojn en la
franca lingvo. Pliaj detaloj pri lia vivo
troveblas en la interreto interalie en
http://www.xlibris.de/Autoren/Meyer
Meyer-Biographie/Meyer-Biographie-03.htm
.
  Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto, s-ro Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, tel.
0041-31-302 66 56), donis al mi, Manfred
Retzlaff, en 2005-07-11 la skriban permeson
pri la publikigo de tiu ĉi poemo en mia
retejo "www.poezio.net". La poemo enestas
ankaŭ en la libro "Elektitaj poemoj de
Conrad Ferdinand Meyer", kiun eldonis s-ro
Willy Nüesch. Ĝi estas aĉetebla ĉe li
aŭ ĉe la libro-servo de UEA (Nieuwe
Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando).