Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Conrad Ferdinand Meyer * Friede auf Erden Germana Arg-205-101 2005-08-01 13:01 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Paco sur la Tero Esperanto 2003-12-12 Arg-206-101 | MR-411-1 2005-08-01 13:06 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Paco sur tero Esperanto Arg-274-101 2013-08-28 18:38 Manfred nur tiun aldonu

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur la Tero

 

Conrad Ferdinand Meyer,
Friede auf Erden

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Kiam la paŝtistoj sian   Da die Hirten ihre Herde
Gregon lasis kaj la Dian   Ließen und des Engels Worte
Vorton portis tie iam   Trugen durch die niedre Pforte
Tra la pordo de kaban'   Zu der Mutter und dem Kind,
Al patrino kaj infan',   Fuhr das himmlische Gesind
Kantis plu la anĝelar'   Fort im Sternenraum zu singen,
Kun promes' al la homar':   Fuhr der Himmel fort zu klingen:
"Paco sur la Ter' por ĉiam!"   "Friede, Friede auf der Erde!"
 
Kantis tiel l' anĝelar',   Seit die Engel so geraten,
Spertis tamen la homar'   O wie viele blut'ge Taten
Kiom da sufer' de tiam   Hat der Streit auf wildem Pferde,
Pro milito kaj malam'   Der geharnischte, vollbracht!
En la Sankta Nokto jam!   In wie mancher Heil'gen Nacht
Kantis ili petegante   Sang der Chor der Geister zagend,
Kaj mallaŭte akuzante:   Dringlich flehend, leis' verklagend:
"Paco sur la Ter' por ĉiam!"   "Friede, Friede ... auf der Erde!"
 
Estas tamen daŭra kredo,   Doch es ist ein ew'ger Glaube,
Ke la malfortul' ne predo   Dass der Schwache nicht zum Raube
De perforto estu ĉiam.   Jeder frechen Mordgebärde
Batos iam ties horo,   Werde fallen allezeit:
Eĉ en murdo kaj teroro   Etwas wie Gerechtigkeit
Da justec' enestas io.   Webt und wirkt in Mord und Grauen
Estos hom-generacio,   Und ein Reich will sich erbauen,
Kiu pacon serĉos iam.   Das den Frieden sucht der Erde.
 
Malrapide ĝi formiĝos,   Mählich wird es sich gestalten,
Ĝia tasko plenumiĝos.   Seines heil'gen Amtes walten,
Forĝos ĝi armilojn iam,   Waffen schmieden ohne Fährde,
Kiuj estos sen danĝer',   Flammenschwerter für dae Recht,
Kiuj portos al la Ter'   Und ein königlich Geschlecht
Pacon, kiu ne plu ĉesas,   Wird erblühn mit starken Söhnen,
Kiel l' anĝelar' promesas:   Dessen helle Tuben dröhnen:
Paco sur la Ter' por ĉiam!   Friede, Friede auf der Erde!
 
Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-12-12.

Conrad Ferdinand Meyer estis svisa poeto,
verkisto kaj tradukisto, kiu naskiĝis en
la svisa urbo Zuriko (Zürich), verkis
precipe en la germana lingvo lirikaĵojn
kaj romanojn, sed ankaŭ romanojn en la
franca lingvo. Pliaj detaloj pri lia vivo
troveblas en la interreto interalie en
http://www.xlibris.de/Autoren/Meyer
Meyer-Biographie/Meyer-Biographie-03.htm
.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Conrad Ferdinand Meyer (Konrado Ferdinando
Majero, *1825-10-11 - †1898-11-28).