Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Henryk Wenzel Melankolio Esperanto Arg-2035-1006 2014-05-11 12:06 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Wehmut Germana Arg-2034-1006 2014-05-11 12:03 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Melankolio

 
tradukita de Henryk Wenzel
 
Mi vagis boske, vale
en tarda frisko for,
ploremis akvofale
profunde en la kor'.
 
Kaj el pratempaj fruoj
vekiĝe val' salutis
kvazaŭ de foraj fluoj,
kiujn la nokt' englutis.
 
La suno dronis fore,
apenaŭ brizo ventis,
maldormis mi dumhore,
solece kamp' silentis.
 
Traduko de la Germana poemo "Wehmut" de
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26) en Esperanton de
Henryk Wenzel.