Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bernd Hasecke Aŭdu al stratoj logantaj Esperanto Arg-2027-1002 2014-05-04 13:53 Manfred nur tiun forigu
N. N. 87 * Hörst du die Landstraß' Germana Arg-2026-1002 2014-05-04 14:23 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 87,
Aŭdu al stratoj logantaj

 
tradukita de Bernd Hasecke
 
Aŭdu al stratoj logantaj, migrul',
Do, kunvenu nun!
Migru tra l' mondo, sencela vagul',
Brilas ja la sun'.
Aŭdiaŭ belknabin', mi ŝatas vin,
Sed ŝoseoj ne redonos min.
 
Venu amiko kun nia migrantar',
Ĉar ni volas for!
Turnos nin hejmen sopiro post jar',
Frapos gaja hor'.
Jam floras buntkolora la natur',
Do ni migru for al grandplezur'!
 
Ĉesu nun plori, hejmlanda knabin',
Ĉar ni devas for.
Ĝoju, ja venos de l' migro la fin',
Tremos via kor'.
Sur vian ĉarman buŝon kun pasi'
Premos kison forironte mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Hörst du
die Landstraß'" de N. N. 87 en Esperanton
de Bernd Hasecke (*1928-12.29 -
†2008-02-05).

Esperantigis: Bernd Hasecke (*29.12.1928;
Kirchstr. 17c, D-42553 Velbert, Gemanio).
S-ro Bernd Hasecke estis delegito de UEA.
Li mortis la 5-an de Februaro 2008 laŭ
reta informo de lia filo Jan Ulrich Hasecke,
Schubertstr. 4, D-42791 Solingen, Germanio.
Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2008-03
tiun tradukon de s-ano Anton Kronshage,
Eulenweg 27, D-58332 Schwelm, Germanio,
tel. 0049-(0)2336-12091.