eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | |||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | |||
steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | |||
ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | |||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | |||
nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | |||
la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | |||
sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | |||
Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | |||
de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | |||
dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | |||
en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | |||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | |||
ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | |||
4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | |||
........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | |||
........................ | Malmulton scias ni! | ........................ | Malvasta nia sci'; | |||
........................ | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | |||
........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | Ni multe artifikas | |||
........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | |||
5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | |||
........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | |||
........................ | je vanta iluzi’! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | |||
........................ | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Fariĝu malafektaj | |||
........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | |||
........................ | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | |||
6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | |||
........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | El mondo nin forpreni | |||
........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | Al fin' per milda mort'! | |||
........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Kaj post forpren' fidele | |||
........................ | Ho faru, ke ni venos | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | |||
........................ | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | |||
kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | |||
silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | |||
Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | |||
sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |