eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun forigu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun forigu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |||
tradukita de Hans-Georg Kaiser | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de N. N. 01 | |||
Min kaptas malgaj' en la koro, | Ne scias mi, kial subita | Malgajon mi sentas en koro, | Ignoro, quid id sibi velit, | |||
pro kio tia trist'? | malgaj' en la koro naskiĝis; | sed kial tia tim'? | Tristissimus cur sim, | |||
Fabel' el antikva foro | el tempo jam enterigita | Legendo el pratempa foro | Antiqui aevi fabellam | |||
ne lasas de mi kun persist'. | legendo al mi reviviĝis. | Vagadas tra mia anim'. | Cur saepe volverim. | |||
Aere fridetas, trankvilas, | Jam malvarmetiĝas l' aero, | Jam fluas la Rejn' en malhelo, | Vesperascit et frigescit, | |||
malhelas jam la Rejn'. | la Rejno mallaŭte babilas, | kaj malvarmetas l' aer'. | Et Rhenus leniter it, | |||
La monto surpinte brilas | per oro de l'sun' en vespero | Sed brilas la mont' en orbelo | Cacumen montis lucescit, | |||
vespere en rava scen'. | la supro de l' monto rebrilas. | pro suna lum' de l' vesper'. | Dum Phoebus occidit. | |||
Tre ĉarma feino sidas, | Plej belan knabinon mi vidas: | Jen supre kabino provokas | Sedet in summo montis | |||
jen supre por ador'; | en ora ornamo brilante, | per ora juvelar', | Virgo pulcherrima, | |||
la ora ornamo ridas; | sur supro de l' monto ŝi sidas, | kaj ŝia beleco allogas | Auro nitet gemma frontis, | |||
ŝi kombas harojn el or'. | la harojn mistere kombante. | kaj ŝia ora harar'. | Se pectit auricoma. | |||
Ŝi kombas per ora kombilo | La oran kombilon ŝi movas | Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | Aureolo pectine pectit, | |||
kaj kantas kun pasi'; | kaj kantas tra l' pura aero, | sirene kantas ŝi | Carmen canens procul, | |||
mirigas min la elbrilo | kaj forto mirinda sin trovas | per neimagebla, mirige | Mirandum id habet modum | |||
kaj forto de l' melodi'. | en tiu ĉi kant' de l'vespero. | potenca melodi'. | Nec non virilem simul. | |||
Ŝipisto ŝipeton gvidas, | Ŝipet' iras sur la rivero, | Ŝipiston en eta boato | In cymba navitam mille | |||
lin kaptas ve' de ekzalt'. | ŝipisto ektremis de l' kanto, | Turmentas koremoci'. | Angores feri tenent, | |||
Li ja la rifojn ne vidas', | kaj blinda por ĉiu danĝero | Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | Non videt scopulos ille, | |||
li vidas nur supren sen halt'. | rigardas li al la kantanto. | rigardas nur supren al ŝi! | Ocli non si sursum vident. | |||
Mi kredas, ke ondoj tiras | Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | Opinor undas devorare | |||
la ŝipon funden de l' Rejn'; | perdiĝis sub l' akvoturnado; | la ondoj lin kun boat'. | Nautam cum navicula, | |||
kaj tio de l' kant' eliras | ĝin Lorelej' faris kruela, | Nun kuŝas li en la profundo | Effecit solo canendo | |||
de Lorelaj-siren'. | per sia mirinda kantado. | pro Loreleja kantad'. | Lurleia id dea. | |||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Latinan de N. N. 01. |