eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | ||||
Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | ||||
Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | ||||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | ||||
Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | ||||
Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | ||||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | ||||
Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | ||||
Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | ||||
Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | ||||
Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | ||||
Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | ||||
3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | ||||
Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | ||||
Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | ||||
Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | ||||
Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | ||||
Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | ||||
4. ..................... | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | ||||
........................ | ........................ | Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | ||||
........................ | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | ||||
........................ | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ||||
........................ | ........................ | Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | ||||
........................ | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | ||||
........................ | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | ||||
........................ | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ||||
........................ | ........................ | Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | ||||
........................ | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | ||||
........................ | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | ||||
6. ..................... | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | ||||
........................ | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | ||||
........................ | ........................ | Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | ||||
........................ | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | ||||
........................ | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | ||||
........................ | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ||||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | ||||
De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | ||||
Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | ||||
Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | ||||
Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | ||||
Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |