zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur diese entfernen | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur diese entfernen |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Deutsch | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur diese hinzufügen |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
übersetzt von Manfred Retzlaff | übersetzt von Joachim Gießner | übersetzt von Otto Bonte | ||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | ||
La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | ||
Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | ||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||
Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||
Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | ||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | ||
Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | ||
Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | ||
Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | ||
Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | ||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | ||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | ||
Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | ||
Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | Sed tamen ronda ĝi. | ||
Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | ||
Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | ||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | ||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. ..................... | ||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | ........................ | ||
Malmulton scias ni! | ........................ | ........................ | ||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | ........................ | ||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | ........................ | ||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | ........................ | ||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. ..................... | ||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | ........................ | ||
je vanta iluzi’! | ........................ | ........................ | ||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | ........................ | ||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | ........................ | ||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | ........................ | ||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. ..................... | ||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | ........................ | ||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | ........................ | ||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | ........................ | ||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | ........................ | ||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | ........................ | ||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | ||
Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | ||
Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | ||
Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | ||
Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | ||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | ||
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Manfred Retzlaff (*1938-11-04) in 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | ||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |