eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | ||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | |||
Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | |||
Am Himmel hell und klar; | Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | |||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | |||
Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
Wie ist die Welt so stille | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
Und in der Dämmrung Hülle | Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
So traulich und so hold! | Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | |||
Als eine stille Kammer, | Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | |||
Wo ihr des Tages Jammer | Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
Verschlafen und vergessen sollt. | Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | |||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
Er ist nur halb zu sehen | Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | |||
Und ist doch rund und schön! | Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | |||
So sind wohl manche Sachen, | Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | |||
Die wir getrost belachen, | Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | |||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
Sind eitel arme Sünder | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | |||
Und wissen gar nicht viel; | ........................ | ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | |||
Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | |||
Und suchen viele Künste | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | |||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | |||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | |||
Laß uns einfältig werden | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | |||
Und vor dir hier auf Erden | ........................ | infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | |||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
Durch einen sanften Tod! | ........................ | per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | |||
Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | |||
Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | |||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
In Gottes Namen nieder; | De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | |||
Kalt ist der Abendhauch. | Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | |||
Und laß uns ruhig schlafen! | Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | |||
Und unsern kranken Nachbar auch! | Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |