eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | |||
steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | |||
ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | |||
nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | |||
Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | |||
de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | |||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | |||
ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
4. ..................... | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
........................ | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | |||
........................ | ........................ | ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | |||
........................ | ........................ | Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | |||
........................ | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
........................ | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | |||
5. ..................... | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | |||
........................ | ........................ | la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
........................ | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | |||
........................ | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | |||
........................ | ........................ | infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
........................ | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | |||
6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
........................ | ........................ | el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
........................ | ........................ | per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | |||
........................ | ........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
........................ | ........................ | venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | |||
........................ | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | |||
silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | |||
sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |