export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this add | |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
translated by Manfred Retzlaff | translated by Joachim Gießner | translated by Adolf Burkhardt | translated by Otto Bonte | |||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | |||
La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | |||
Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | |||
Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | |||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | |||
Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | |||
Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | |||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | |||
Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | |||
Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | |||
Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | |||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | |||
Malmulton scias ni! | ........................ | ne multon scias ni. | ........................ | |||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ni teksas iluziojn | ........................ | |||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | |||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | |||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | |||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | la Savon, ne plu fidi | ........................ | |||
je vanta iluzi’! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | |||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | |||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | infane Dio-timaj | ........................ | |||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | |||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | |||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | el mond' nin volu preni | ........................ | |||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | per milda morto for. | ........................ | |||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | ........................ | |||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | venigu, al la celo: | ........................ | |||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | |||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | |||
Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | |||
Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | |||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |