eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
William Wordsworth | * The Daffodils | Angla | Arg-73-39 | 2003-10-17 22:02 mgr | nur tiun forigu | |
Manfredo Ratislavo | La narcisoj | Esperanto | 1997-03.12 | Arg-74-39 | 2014-09-02 14:14 Manfred | nur tiun forigu |
Hans Hennecke | Die Narzissen [-] | Germana | Arg-75-39 | 2004-02-01 18:36 Manfred | nur tiun aldonu | |
Krys Ungar | Dafodiloj | Esperanto | Arg-632-39 | 2009-09-20 15:01 Manfred | nur tiun forigu |
William Wordsworth, | William Wordsworth, | William Wordsworth, | ||
tradukita de Krys Ungar | tradukita de Manfredo Ratislavo | |||
Mi vagis sola kiel nub' | I wander’d lonely as a cloud | Migrante super mont’ kaj val’ | ||
Altflosas super la kampar' | That floats on high o’er vales and hills, | samkiel nubo ĉe l’ ĉiel’, | ||
Kaj tiam tuj aperis trup' | When all at once I saw a crowd, | subite mi ekvenis al | ||
De dafodiloj; ora ar' | A host of golden daffodils, | narcisa kamp’ kun ora bel’, | ||
Apud la lag', sub arba tend' | Beside the lake, beneath the trees | jen apud lago, ĉe arbar’ | ||
Flirtis kaj dancis en la vent'. | Fluttering and dancing in the breeze. | en briz’ ondanta kiel mar’. | ||
Senbreĉe kiel astra bril' | Continuous as the stars that shine | Seninterrompe kiel la | ||
Sur Lakta Voj' flagretas, jen | And twinkle on the milky way, | stelaroj de la galakci’ | ||
Sterniĝis ili en defil' | They stretch’d in never-ending line | etendis plurdekmiloj da | ||
Senfine laŭ la laghaven'. | Along the margin of a bay: | ĉi tiuj floroj en lini’ | ||
Rigardon kaptis la balanc' | Ten thousand saw I at a glance | laŭlonge de l’ lagbordo sin, | ||
De dekmil kapoj en la danc'. | Tossing their heads in sprightly dance. | en longaj vicoj kaj sen fin’. | ||
Apudaj ondoj dancis, sed | The waves beside them danced, but they | La ondoj dancis, la brilet’ | ||
Triumfon gajnis floroj ĉi, | Out-did the sparkling waves in glee: - | de l’ floroj min impresis pli; | ||
Devigis gajon de poet' | A poet could not but be gay | ja devas ĝoji la poet’ | ||
Plej joviala kompani': | In such a jocund company: | en tia ĉarma kompani’. | ||
Mi rigardadis sen atent', | I gazed - and gazed - but little thought | Rigardis kaj rigardis mi | ||
Ke min riĉigos la prezent'. | What wealth the show to me had brought. | kaj min riĉigis tio ĉi. | ||
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi | For oft, when on my couch I lie | Ĉar ofte, kiam kuŝas mi | ||
Penseme, aŭ en menslangvor', | In vacant or in pensive mood, | trankvile sur la sofo re- | ||
Ekfulmas ili tra l' konsci' - | They flash upon that inward eye | aperas tiu bildo ĉi, | ||
La beno de solema hor'; | Which is the bliss of solitude; | kaj tiam reokazas, ke | ||
La koro pro pleniga ĝu' | And then my heart with pleasure fills | ekĝojas mia kor’ en mi, | ||
Kun dafodiloj dancas plu. | And dances with the daffodils. | kun la narcisoj dancas ĝi. | ||
Traduko de la Angla poemo "The Daffodils" de William Wordsworth (*1770 - †1850) en Esperanton de Krys Ungar (Krys Bottrill). | Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas William Wordsworth (*1770 - †1850). Origina anglalingva teksto de WILLIAM WORDSWORTH (1770 - 1850) | Traduko de la Angla poemo "The Daffodils" de William Wordsworth (*1770 - †1850) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1997-03.12. Verkita de la poeto Vordzvorto, Vilhelmo (1770 - 1850). Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff) en 1997-03-09 laŭ la origina anglalingva teksto. |