Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ŝvebas neĝ el aer' Esperanto Arg-200-99 | MR-012-JG-1 2012-12-24 16:27 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Neĝas nun ĉie ĉi Esperanto Arg-199-99 2003-12-11 08:30 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Milde falas la neĝ' Esperanto Arg-201-99 | MR-012-NN-1 2003-12-11 08:46 Manfred nur tiun aldonu
Eduard Ebel * Leise rieselt der Schnee Germana Arg-198-99 | MR-012-3 2014-04-23 17:57 Manfred nur tiun aldonu
Josef Kühnel Flustre falas la neĝ ' Esperanto Arg-202-99 | MR-012-JK-1 2010-09-18 19:50 Manfred nur tiun forigu

Eduard Ebel,
Neĝas nun ĉie ĉi

 

Eduard Ebel,
Flustre falas la neĝ '

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Josef Kühnel
 
Neĝas nun ĉie ĉi,   Flustre falas la neĝ'.
lagon kovras glaci’,   Lag' rigidas laŭ leĝ'.
brilas kristnaske arbar’.   Kristfeste brilas arbar'.
Ĝoju vi, ho kristanar’!   Ĝoju pri Kristo, homar'!
 
Varma estas la kor’,   Varma estas en kor'.
malaperas dolor’,   Foras ĉiu dolor'.
venas savant’ de l’ homar’.   Fuĝas la vivoamar'.
Ĝoju vi, ho kristanar’!   Ĝoju pri Kristo, homar'!
 
Malleviĝis la sun’,   Sankta nokta lumbril'
sankta nokt’ estas nun,   kaj ĉiela jubil'
kantas por ni anĝelar’:   logas laŭ ĉarma fanfar':
Ĝoju vi, ho kristanar’!   Ĝoju pri Kristo, homar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

MR-012-3
  Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de
Josef Kühnel.

MR-012-JK1