eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | Germana | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | tradukita de Ludwig Emil Meier | ||||
Ĉe put' antaŭ pordego | Ĉe puto antaŭ l' urbo | Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | Am Brunnen vor dem Tore | |||
jen staras la tili'. | jen staras la tili', | Jen staras la tili', | Da steht ein Lindenbaum | |||
En ĝia ombro dolĉe | en kies ombro dolĉe | En kies ombro dolĉe | Ich träumt in seinem Schatten | |||
ja ofte revis mi. | revadis ofte mi. | Revadis ofte mi. | So manchen süßen Traum | |||
Mi tranĉis karajn vortojn | Mi tranĉis en la ŝelon | En ĝia ŝel' tranĉite | Ich schnitt in seine Rinde | |||
en ĝia kruda ŝel'. | amsignojn pro memor'; | Vidiĝas ama dir', | so manches liebes Wort | |||
En ĝojo kaj doloro | sopir' min tien logis | Kaj daŭre min altiras | Es zog in Freud und Leide | |||
ĝi restis mia cel'. | en ĝojo kaj dolor'. | Al ĝi la korsopir'. | Zu ihm mich immer fort | |||
Mi devis pretermigri | En lasta nokto pasis | Hodiaŭ, ĉe noktmezo | Ich mußt auch heute wandern | |||
dum nokta obskurec'. | mi preter la tili', | Mi pasis ĝin, migrul', | Vorbei in tiefer Nacht | |||
Mi fermis la okulojn | sed malgraŭ la malhelo | Ho! Spite la malhelo | Da hab ich noch im Dunkel | |||
en nigra malhelec'. | okulojn fermis mi. | Fermiĝis la okul'. | Die Augen zugemacht | |||
Kaj kvazaŭ min vokante | Jen ĝiaj branĉoj muĝis | Sed ĝiaj bonaj branĉoj | Und seine Zweige rauschten | |||
la branĉoj muĝas jen: | kaj ŝajnis logi min: | Alvokis ŝajne min: | Als riefen sie mir zu: | |||
"Ĉi tien vi nur venu | "Restadu, ho migrulo, | "Alvenu, ho junulo, | "Komm her zu mir, Geselle | |||
kun via korĉagren'." | ni trankviligos vin!" | Ni repacigos vin!" | Hier findst du deine Ruh." | |||
Malvarma vento blovis | La vento kontraŭblovis, | Alblovis vent' malvarme | Die kalten Winde bliesen | |||
dolore kontraŭ mi. | ĉapelon ŝiris for. | Kun granda energi', | Mir grad ins Angesicht | |||
De l' kap' ĉapel' forflugis, | Sed pelis min antaŭen | Ĉapelon ĝi fortiris, | Der Hut flog mir vom Kopfe | |||
ne turnis mi al ĝi. | turmentoj de la kor'. | sed ne turniĝis mi. | Ich wendete mich nicht | |||
Nun malproksima estas | Se plue mi vagadus | Kaj nun, post kelka mejlo | Nun bin ich manche Stunde | |||
mi for de la tili', | eĉ ĝis la monda fin', | De interspaco, ho! | Entfernt von diesem Ort | |||
sed vokas ĝi: "Nur venu, | la branĉoj ĉiam logus: | Ankoraŭ bruas l'arbo. | Und immer hör ich's rauschen: | |||
trankvilon trovos vi!" | "Ni trankviligos vin!" | "Ĉe mi paciĝu do!" | "Du fändest Ruhe dort." | |||
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) en 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) en 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01), publikigita 1822. Mi trovis tiun originan version en la TTT sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html |