eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | Germana | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | |||
tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Ludwig Emil Meier | ||||
Ĉe puto antaŭ l' urbo | Ĉe put' antaŭ pordego | Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | Am Brunnen vor dem Tore | |||
jen staras la tili', | jen staras la tili'. | Jen staras la tili', | Da steht ein Lindenbaum | |||
en kies ombro dolĉe | En ĝia ombro dolĉe | En kies ombro dolĉe | Ich träumt in seinem Schatten | |||
revadis ofte mi. | ja ofte revis mi. | Revadis ofte mi. | So manchen süßen Traum | |||
Mi tranĉis en la ŝelon | Mi tranĉis karajn vortojn | En ĝia ŝel' tranĉite | Ich schnitt in seine Rinde | |||
amsignojn pro memor'; | en ĝia kruda ŝel'. | Vidiĝas ama dir', | so manches liebes Wort | |||
sopir' min tien logis | En ĝojo kaj doloro | Kaj daŭre min altiras | Es zog in Freud und Leide | |||
en ĝojo kaj dolor'. | ĝi restis mia cel'. | Al ĝi la korsopir'. | Zu ihm mich immer fort | |||
En lasta nokto pasis | Mi devis pretermigri | Hodiaŭ, ĉe noktmezo | Ich mußt auch heute wandern | |||
mi preter la tili', | dum nokta obskurec'. | Mi pasis ĝin, migrul', | Vorbei in tiefer Nacht | |||
sed malgraŭ la malhelo | Mi fermis la okulojn | Ho! Spite la malhelo | Da hab ich noch im Dunkel | |||
okulojn fermis mi. | en nigra malhelec'. | Fermiĝis la okul'. | Die Augen zugemacht | |||
Jen ĝiaj branĉoj muĝis | Kaj kvazaŭ min vokante | Sed ĝiaj bonaj branĉoj | Und seine Zweige rauschten | |||
kaj ŝajnis logi min: | la branĉoj muĝas jen: | Alvokis ŝajne min: | Als riefen sie mir zu: | |||
"Restadu, ho migrulo, | "Ĉi tien vi nur venu | "Alvenu, ho junulo, | "Komm her zu mir, Geselle | |||
ni trankviligos vin!" | kun via korĉagren'." | Ni repacigos vin!" | Hier findst du deine Ruh." | |||
La vento kontraŭblovis, | Malvarma vento blovis | Alblovis vent' malvarme | Die kalten Winde bliesen | |||
ĉapelon ŝiris for. | dolore kontraŭ mi. | Kun granda energi', | Mir grad ins Angesicht | |||
Sed pelis min antaŭen | De l' kap' ĉapel' forflugis, | Ĉapelon ĝi fortiris, | Der Hut flog mir vom Kopfe | |||
turmentoj de la kor'. | ne turnis mi al ĝi. | sed ne turniĝis mi. | Ich wendete mich nicht | |||
Se plue mi vagadus | Nun malproksima estas | Kaj nun, post kelka mejlo | Nun bin ich manche Stunde | |||
eĉ ĝis la monda fin', | mi for de la tili', | De interspaco, ho! | Entfernt von diesem Ort | |||
la branĉoj ĉiam logus: | sed vokas ĝi: "Nur venu, | Ankoraŭ bruas l'arbo. | Und immer hör ich's rauschen: | |||
"Ni trankviligos vin!" | trankvilon trovos vi!" | "Ĉe mi paciĝu do!" | "Du fändest Ruhe dort." | |||
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) en 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) en 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01), publikigita 1822. Mi trovis tiun originan version en la TTT sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html |