Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Germana Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Gesang der Geister über den Wassern

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 
tradukita de Willy Nüesch       tradukita de Karl Jost
 
La homanimo   Des Menschen Seele   La homa animo
Similas al akvo:   Gleicht dem Wasser:   similas al akvo,
De l' ĉielo ĝi venas,   Vom Himmel kommt es,   de l' ĉielo ĝi venas,
Al ĉielo ĝi iras,   Zum Himmel steigt es,   al ĉielo ĝi iras,
Kaj infren ree   Und wieder nieder   kaj devas denove
Al tero ĝi devas,   Zur Erde muß es,   reveni al tero,
En ŝanĝo eterna.   Ewig wechselnd.   daŭre ŝanĝante.
 
Kiam de l' alta,   Strömt von der hohen,   Torente de l' alta
Kruta rokmuro   Steilen Felswand   kruta rokvando
Fluas la pura radio,   Der reine Strahl,   pura la akvo
Ĝi polvas plaĉe   Dann stäubt er lieblich   ĉarme disŝprucas
En nubaj ondoj   In Wolkenwellen   je nubondoj
Al glata roko,   Zum glatten Fels,   sur glatan rokon,
Kaj mildakceptite   Und leicht empfangen,   kaj facilkviete
Ĝi ondas vuale,   Wallt er verschleiernd,   fluas nubvuale,
Softmuĝe   Leisrauschend   murmure
Al la profundo.   Zur Tiefe nieder.   en la profundon.
 
Kaj se rifoj   Ragen Klippen   Se staras rifoj
Kontraŭas la falon,   Dem Sturz entgegen,   al falo kontraŭe,
Ĝi ŝaŭmas indigne   Schäumt er unmutig   ĝi ŝaŭmas kolere,
Ŝtup-post-ŝtupe   Stufenweise   ŝtup-al-ŝtupe
Abismen.   Zum Abgrund.   abismen.
 
En malprofunda fluejo   Im flachen Bette   Nun malrapide
Ĝi rampas tra l' valo herbeja,   Schleicht er das Wiesental hin,   ĝi trarampas la valon,
Kaj en la glata lago   Und in dem glatten See   kaj en glata la lag'
Paŝtas sian vizaĝon   Weiden ihr Antlitz   respegulas sin.
Astroj ĉielaj.   Alle Gestirne.   ĉiuj la astroj.
 
Vent' 'stas amanto   Wind ist der Welle   Vent' estas al ondo
Ĉarma de l' ondo,   Lieblicher Buhler;   ĉarma kunulo;
Vent' miksas funde   Wind mischt vom Grund aus   vent' kirlas el fundo
Ondojn ŝaŭmantajn.   Schäumende Wogen.   ŝaŭmantajn ondegojn.
 
Vi, homa animo,   Seele des Menschen,   Animo de l' homo,
Similas al akvo.   Wie gleichst du dem Wasser!   vi similas al akvo!
Vi, sorto de l' homo,   Schicksal des Menschen,   Sorto de l' homo,
Similas al vent'.   Wie gleichst du dem Wind!   al vent' similas ja vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en la interreta poem-kolekto
"Argiope.poezio.net".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

 
  Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Karl
Jost (*1876 - †1952).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo
"Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144),
27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin
tien.
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto
loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis
kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo
kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron
de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn.
Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch