zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur diese entfernen | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur diese entfernen | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur diese entfernen |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur diese entfernen | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Deutsch | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur diese entfernen |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||||
übersetzt von Joachim Gießner | übersetzt von Adolf Burkhardt | übersetzt von Manfred Retzlaff | übersetzt von Guido Holz | übersetzt von Otto Bonte | ||||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | |||||
steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | |||||
ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | |||||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |||||
kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | |||||
nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | |||||
2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||||
la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | |||||
sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | |||||
Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | |||||
de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | |||||
dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | |||||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | |||||
en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | |||||
duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | |||||
Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | |||||
ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | |||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||||
4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | |||||
........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | |||||
........................ | ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ........................ | |||||
........................ | Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | |||||
........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ........................ | |||||
........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | |||||
5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | |||||
........................ | la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | |||||
........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | |||||
........................ | Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ........................ | |||||
........................ | infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | |||||
........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | |||||
6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | |||||
........................ | el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ........................ | |||||
........................ | per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | |||||
........................ | Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | |||||
........................ | venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | |||||
........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | |||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||||
kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | |||||
silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | |||||
Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | |||||
sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | |||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | |||||
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Verfasser dieses deutschen Gedichtes ist Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Manfred Retzlaff (*1938-11-04) in 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |