eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | ||||
steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | ||||
ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | ||||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | ||||
kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | ||||
nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | ||||
2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | ||||
la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | ||||
sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | ||||
Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | ||||
de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | ||||
en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | ||||
duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | ||||
ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | ||||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | ||||
........................ | Sind eitel arme Sünder | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ||||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ||||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ||||
........................ | Und suchen viele Künste | ........................ | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ||||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | ||||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ||||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ||||
........................ | Laß uns einfältig werden | ........................ | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ||||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ||||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ||||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | ||||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ||||
........................ | Durch einen sanften Tod! | ........................ | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ||||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ||||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ||||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | ||||
kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | ||||
silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | ||||
Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | ||||
sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |