export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove | |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
translated by Adolf Burkhardt | translated by Guido Holz | translated by Otto Bonte | translated by Joachim Gießner | translated by Manfred Retzlaff | ||||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | ||||
orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | ||||
la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | ||||
Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||||
el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||||
mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||||
sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | ||||
trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | ||||
Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | ||||
fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | ||||
la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||||
3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||||
Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | ||||
ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | ||||
Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | ||||
aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | ||||
nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||||
4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||||
pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ||||
ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | ........................ | ........................ | Malmulton scias ni! | ||||
Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | ||||
kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | ........................ | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ||||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | ||||
la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ||||
vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | ........................ | je vanta iluzi’! | ||||
Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | ........................ | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | ||||
infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | ||||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | ||||
el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | ........................ | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ||||
per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | ........................ | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ||||
Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | ........................ | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ||||
venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | ........................ | Ho faru, ke ni venos | ||||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | ||||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | ||||
dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||||
Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | ||||
por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | ||||
ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |