eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun leviĝis, | ||||
Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | Die goldnen Sternlein prangen | La steloj eklumiĝis, | ||||
Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | En la ĉiela klar'; | Am Himmel hell und klar; | Subiĝis jam la sun’. | ||||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | ||||
Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | ||||
Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. Silenta estas mondo | Wie ist die Welt so stille | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||||
Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | Kaj en krepuska rondo | Und in der Dämmrung Hülle | Hejmeca ĉambro, tiel | ||||
Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | Hejmecas kun favor'! | So traulich und so hold! | Trankvila estas ĝi. | ||||
Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Similas kalman ĉelon, | Als eine stille Kammer, | Dormante ĉiun penon, | ||||
Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | En kiu vi kverelon | Wo ihr des Tages Jammer | Aflikton kaj ĉagrenon | ||||
Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | De l'tago dorme pelu for. | Verschlafen und vergessen sollt. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||||
3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||||
Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Aspekto nur duonas, | Er ist nur halb zu sehen | Tre eta fora stelo, | ||||
Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.1) | Sed rondas ĝi en bel'. | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen egas ĝi! | ||||
Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Do ankaŭ estas multo, | So sind wohl manche Sachen, | Ja estas ofte aĵo | ||||
Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | Loganta al insulto, | Die wir getrost belachen, | Por ni nur ridindaĵo; | ||||
Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||||
4. ..................... | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||||
........................ | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | Sind eitel arme Sünder | Mizeraj ni pekuloj, | ||||
........................ | ........................ | Malvasta nia sci'; | Und wissen gar nicht viel; | Malmulton scias ni! | ||||
........................ | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Wir spinnen Luftgespinste | Ni faras multajn aĵojn | ||||
........................ | ........................ | Ni multe artifikas | Und suchen viele Künste | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||||
........................ | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | Sed vana estas tio ĉi. | ||||
5. ..................... | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5.) La Dian savon vidu | ||||
........................ | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Ni nur kaj ni ne fidu | ||||
........................ | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | je vanta iluzi’! | ||||
........................ | ........................ | Fariĝu malafektaj | Laß uns einfältig werden | Ni malfieraj iĝu, | ||||
........................ | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | Und vor dir hier auf Erden | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||||
........................ | ........................ | Infane gaju nia kor'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infan-egalaj estu ni! | ||||
6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6.) Finfine vi nin prenu | ||||
........................ | ........................ | El mondo nin forpreni | Aus dieser Welt uns nehmen | El tiu mond’, ĉagrenu | ||||
........................ | ........................ | Al fin' per milda mort'! | Durch einen sanften Tod! | Ni ne pro tio ĉi! | ||||
........................ | ........................ | Kaj post forpren' fidele | Und, wenn du uns genommen, | Kaj kiam vi nin prenos, | ||||
........................ | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | Laß uns in Himmel kommen, | Ho faru, ke ni venos | ||||
........................ | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Du unser Herr und unser Gott! | En vian regnon, kara Di’! | ||||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||||
De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Vi en la nom' de Dio, | In Gottes Namen nieder; | Trankvile endormiĝu! | ||||
Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | Jam fridas nokta vent'. | Kalt ist der Abendhauch. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||||
Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Vin gardos nia Dio. | ||||
Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | Per dolĉa dorm' nin benu, | Und laß uns ruhig schlafen! | Li regas super ĉio. | ||||
Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |