eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | ||||
steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | ||||
ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | ||||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | ||||
kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | ||||
nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | ||||
2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | ||||
la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | ||||
sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | ||||
Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | ||||
de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | ||||
en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | ||||
duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | ||||
ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | ||||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | ||||
........................ | Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | ||||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | ........................ | Malvasta nia sci'; | ||||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | ||||
........................ | Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Ni multe artifikas | ||||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | ||||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | ||||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | ||||
........................ | Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Fariĝu malafektaj | ||||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | ||||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | ||||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | ||||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | ........................ | El mondo nin forpreni | ||||
........................ | Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | ........................ | Al fin' per milda mort'! | ||||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | Kaj post forpren' fidele | ||||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | ||||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | ||||
kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | ||||
silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | ||||
Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | ||||
sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |