Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Leopold Elb
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
      Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
 
Malgajon mi sentas en koro,   Ne scias mi, kio okazis   Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kial mi estas
sed kial tia tim'?   al mia tristema kor':   pro kio tia trist'?   Malgaja en la kor’.
Legendo el pratempa foro   Antikva legendo min kaptis,   Fabel' el antikva foro   Antikva fabelo restas
Vagadas tra mia anim'.   ne cedas el mia memor'.   ne lasas de mi kun persist'.   Por ĉiam en mia memor’.
 
Jam fluas la Rejn' en malhelo,   La Rejno fluadas trankvile   Aere fridetas, trankvilas,   Vespero jam ekmalheliĝas,
kaj malvarmetas l' aer'.   murmuras kiel mister',   malhelas jam la Rejn'.   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
Sed brilas la mont' en orbelo   la supron ŝtonegan orumas   La monto surpinte brilas   La supro de l’ monto lumiĝas
pro suna lum' de l' vesper'.   sunbriloj de la vesper'.   vespere en rava scen'.   En vespersuna bril’.
 
Jen supre kabino provokas   Plej bela virgino jen sidas   Tre ĉarma feino sidas,   Belega knabino jen tronas
per ora juvelar',   mirinda sur la montet'   jen supre por ador';   Kun ora juvelar’,
kaj ŝia beleco allogas   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   la ora ornamo ridas;   La belan vizaĝon kronas
kaj ŝia ora harar'.   ŝi logas kiel magnet'.   ŝi kombas harojn el or'.   Mirinde la ora harar’.
 
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas per ora kombilo   Ŝi uzas kombilon el oro
sirene kantas ŝi   abundan per ora kombil',   kaj kantas kun pasi';   Kaj dume kantas ŝi.
per neimagebla, mirige   kantante misteran lidon, 2)   mirigas min la elbrilo   Mirige tuŝas al koro
potenca melodi'.   ravantan kiel sunbril'.   kaj forto de l' melodi'.   Sorĉiga la melodi’.
 
Ŝipiston en eta boato   Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Kaj sopiregon eksentas
Turmentas koremoci'.   kaptiĝas per stranga dolor',   lin kaptas ve' de ekzalt'.   Ŝipisto dum sia vetur’;
Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   la rifon li tute ignoras.   Li ja la rifojn ne vidas',   Rifaron li ne priatentas,
rigardas nur supren al ŝi!   atentas nur ŝin kun fervor'.   li vidas nur supren sen halt'.   Al monto rigardas li nur.
 
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke ondoj tiras   Mi kredas, ke dronos finfine
la ondoj lin kun boat'.   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ŝipon funden de l' Rejn';   Ŝipisto kun sia boat’,
Nun kuŝas li en la profundo   kaj kulpa pri tio nur estas   kaj tio de l' kant' eliras   Kaj tion kaŭzis feine
pro Loreleja kantad'.   kantado de la virin'.   de Lorelaj-siren'.   La Loreleja kantad’.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.