Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun forigu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
The Lorelei

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de L. W. Garnham
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kio okazis   I do not know what it signifies.
pro kio tia trist'?   al mia tristema kor':   That I am so sorrowful?
Fabel' el antikva foro   Antikva legendo min kaptis,   A fable of old Times so terrifies,
ne lasas de mi kun persist'.   ne cedas el mia memor'.   Leaves my heart so thoughtful.
 
Aere fridetas, trankvilas,   La Rejno fluadas trankvile   The air is cool and it darkens,
malhelas jam la Rejn'.   murmuras kiel mister',   And calmly flows the Rhine;
La monto surpinte brilas   la supron ŝtonegan orumas   The summit of the mountain hearkens
vespere en rava scen'.   sunbriloj de la vesper'.   In evening sunshine line.
 
Tre ĉarma feino sidas,   Plej bela virgino jen sidas   The most beautiful Maiden entrances
jen supre por ador';   mirinda sur la montet'   Above wonderfully there,
la ora ornamo ridas;   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   Her beautiful golden attire glances,
ŝi kombas harojn el or'.   ŝi logas kiel magnet'.   She combs her golden hair.
 
Ŝi kombas per ora kombilo   Ŝi kombas la oran hararon   With golden comb so lustrous,
kaj kantas kun pasi';   abundan per ora kombil',   And thereby a song sings,
mirigas min la elbrilo   kantante misteran lidon, 2)   It has a tone so wondrous,
kaj forto de l' melodi'.   ravantan kiel sunbril'.   That powerful melody rings.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Ŝipisto en sia ŝipeto   The shipper in the little ship
lin kaptas ve' de ekzalt'.   kaptiĝas per stranga dolor',   It effects with woe sad might;
Li ja la rifojn ne vidas',   la rifon li tute ignoras.   He does not see the rocky slip,
li vidas nur supren sen halt'.   atentas nur ŝin kun fervor'.   He only regards dreaded height.
 
Mi kredas, ke ondoj tiras   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   I believe the turbulent waves
la ŝipon funden de l' Rejn';   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   Swallow the last shipper and boat;
kaj tio de l' kant' eliras   kaj kulpa pri tio nur estas   She with her singing craves
de Lorelaj-siren'.   kantado de la virin'.   All to visit her magic moat.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en la Anglan de L. W.
Garnham.

L.W. Garnham, Bachelor of Arts, LEGENDS
OF THE RHINE;
mentioned in: A Tramp Abroad. Vol 1-2.
Leibzig: Tauchnitz, 1880 Band I, Mark
Twain 1880
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.