Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Josef Kühnel Flustre falas la neĝ ' Esperanto Arg-202-99 | MR-012-JK-1 2010-09-18 19:50 Manfred nur tiun aldonu
Eduard Ebel * Leise rieselt der Schnee Germana Arg-198-99 | MR-012-3 2014-04-23 17:57 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Milde falas la neĝ' Esperanto Arg-201-99 | MR-012-NN-1 2003-12-11 08:46 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Neĝas nun ĉie ĉi Esperanto Arg-199-99 2003-12-11 08:30 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Ŝvebas neĝ el aer' Esperanto Arg-200-99 | MR-012-JG-1 2012-12-24 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Eduard Ebel,
Neĝas nun ĉie ĉi

 

Eduard Ebel,
Milde falas la neĝ'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de N. N. 01
 
Neĝas nun ĉie ĉi,   Milde falas la neĝ’,
lagon kovras glaci’,   Lago silentas en preĝ’,
brilas kristnaske arbar’.   Arboj en brilblanka vest’.
Ĝoju vi, ho kristanar’!   Ĝoju pri kristnaska fest !
 
Varma estas la kor’,   Nun varmiĝas la kor’,
malaperas dolor’,   Ĉesas ĉagren’ kaj dolor’,
venas savant’ de l’ homar’.   Ĝoju pri Dia ĉeest’.
Ĝoju vi, ho kristanar’!   Ĝoju pri kristnaska fest!
 
Malleviĝis la sun’,   Sankta nokto de Di’,
sankta nokt’ estas nun,   Vekas anĝelĥoron ĝi,
kantas por ni anĝelar’:   Sonas ĉarmega atest’:
Ĝoju vi, ho kristanar’!   Ĝoju pri kristnaska fest’!
 
Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

MR-012-3
  Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de N.
N. 01.

MR-012-NN-1