Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kurt Morawietz * In der Nacht Germana Arg-1697-843 2013-02-26 22:29 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff En la nokto Esperanto 2011-02 Arg-1698-843 | MR-515-01 2013-02-26 22:47 Manfred nur tiun forigu

Kurt Morawietz,
En la nokto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Atendis mi vin tie ĉi.
La lumon dum la nokto mi
Ne estis estinginta.
 
La florbukedo kaj la vin’,
Por vi ĝi estis - kredu min.
Ne estas vi veninta.
 
Ne scias la kialon mi
Kaj kiun buŝon kisis vi.
Ĝin scias eble iu.
 
Nur tion ja deziras mi :
Ke iu estu apud vi
Kaj vin konsolu tiu.
 
Traduko de la Germana poemo "In der Nacht"
de Kurt Morawietz en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 2011-02.