eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur tiun forigu | |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | Germana | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur tiun aldonu |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | ||
tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Ludwig Emil Meier | ||
Ĉe puto antaŭ l' urbo | Ĉe put' antaŭ pordego | Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | ||
jen staras la tili', | jen staras la tili'. | Jen staras la tili', | ||
en kies ombro dolĉe | En ĝia ombro dolĉe | En kies ombro dolĉe | ||
revadis ofte mi. | ja ofte revis mi. | Revadis ofte mi. | ||
Mi tranĉis en la ŝelon | Mi tranĉis karajn vortojn | En ĝia ŝel' tranĉite | ||
amsignojn pro memor'; | en ĝia kruda ŝel'. | Vidiĝas ama dir', | ||
sopir' min tien logis | En ĝojo kaj doloro | Kaj daŭre min altiras | ||
en ĝojo kaj dolor'. | ĝi restis mia cel'. | Al ĝi la korsopir'. | ||
En lasta nokto pasis | Mi devis pretermigri | Hodiaŭ, ĉe noktmezo | ||
mi preter la tili', | dum nokta obskurec'. | Mi pasis ĝin, migrul', | ||
sed malgraŭ la malhelo | Mi fermis la okulojn | Ho! Spite la malhelo | ||
okulojn fermis mi. | en nigra malhelec'. | Fermiĝis la okul'. | ||
Jen ĝiaj branĉoj muĝis | Kaj kvazaŭ min vokante | Sed ĝiaj bonaj branĉoj | ||
kaj ŝajnis logi min: | la branĉoj muĝas jen: | Alvokis ŝajne min: | ||
"Restadu, ho migrulo, | "Ĉi tien vi nur venu | "Alvenu, ho junulo, | ||
ni trankviligos vin!" | kun via korĉagren'." | Ni repacigos vin!" | ||
La vento kontraŭblovis, | Malvarma vento blovis | Alblovis vent' malvarme | ||
ĉapelon ŝiris for. | dolore kontraŭ mi. | Kun granda energi', | ||
Sed pelis min antaŭen | De l' kap' ĉapel' forflugis, | Ĉapelon ĝi fortiris, | ||
turmentoj de la kor'. | ne turnis mi al ĝi. | sed ne turniĝis mi. | ||
Se plue mi vagadus | Nun malproksima estas | Kaj nun, post kelka mejlo | ||
eĉ ĝis la monda fin', | mi for de la tili', | De interspaco, ho! | ||
la branĉoj ĉiam logus: | sed vokas ĝi: "Nur venu, | Ankoraŭ bruas l'arbo. | ||
"Ni trankviligos vin!" | trankvilon trovos vi!" | "Ĉe mi paciĝu do!" | ||
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) en 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) en 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. |