Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Maurice Roelants * De bloemen geuren in de perken [-] Nederlanda Arg-1620-808 2013-02-01 09:46 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Odoras floroj en ĝarden' Esperanto 2007-07 Arg-1621-808 | MR-462- 2013-02-01 09:39 Manfred nur tiun forigu

Maurice Roelants,
Odoras floroj en ĝarden'

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Dum la vesper’ alproksimiĝas,
odoras floroj en ĝarden’,
de la flugado lacaj jen
apenaŭ la birdar’ moviĝas.
 
Konturoj ĉiuj malklariĝas,
la tag’ foriĝas kiel flam’,
laŭlonge de la arboj jam
nebuloj lante supreniĝas.
 
Forsinkas brilo en paleco,
sed trinkis lumon ĉiu flor’;
mi sentas – venos mia hor’ –
la spiron jam de l’ eterneco
 
Traduko de la Nederlanda poemo "De bloemen
geuren in de perken" de Maurice Roelants
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2007-07.