Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, Romanzen VI Germana Arg-1432-713 2012-12-09 09:09 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, Romancoj VI Esperanto Arg-1433-713 2012-12-09 09:52 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Buch der Lieder, Junge Leiden, Romanzen VI

 

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, Romancoj VI

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
Nach Frankreich zogen zwei Grenadier,   Marŝadas hejmen al la patri',
Die waren in Rußland gefangen.   Estintaj kaptitoj militaj,
Und als sie kamen ins deutsche Quartier,   Du grenadistoj tra Germani'
Sie ließen die Köpfe hangen.   Kaj ekestis tre afliktitaj.
 
Da hörten sie beide die traurige Mär:   Kaj kredi ĝin ili volis ne,
Daß Frankreich verloren gegangen,   Ke estis Francujo perdita,
Besiegt und zerschlagen das große Heer -   Kaj estis venkita la granda arme' -
Und der Kaiser, der Kaiser gefangen.   Kaj la imperiestro kaptita.
 
Da weinten zusammen die Grenadier   Ekploris ambaŭ jen kune tre,
Wohl ob der kläglichen Kunde.   Por tiu novaĵo tristiga.
Der eine sprach: Wie weh wird mir,   Kaj diris la unu: Ho, kia ve'!
Wie brennt meine alte Wunde!   "Aĥ, estas ĝi doloriga!"
 
Der andre sprach: Das Lied ist aus,   "Mi volus morti ja kun vi,
Auch ich möcht mit dir sterben,   Perdiĝis la afero.
Doch hab ich Weib und Kind zu Haus,   Sed hejme mia famili'
Die ohne mich verderben.   Atendas en mizero."
 
Was schert mich Weib, was schert mich Kind,   Sed tion ne interesas min,
Ich trage weit beßres Verlangen;   Mi havas alian deziron.
Laß sie betteln gehn, wenn sie hungrig sind -   Almozojn petegu infan' kaj virin',
Mein Kaiser, mein Kaiser gefangen!   Ni liberigu la Siron.
 
Gewähr mir, Bruder, eine Bitt:   Permesu, ho frat', ke vin petu mi:
Wenn ich jetzt sterben werde,   Se mi nun mortos ie,
So nimm meine Leiche nach Frankreich mit,   Kunportu min hejmen al la patri'
Begrab mich in Frankreichs Erde.   Kaj enterigu min tie.
 
Das Ehrenkreuz am roten Band   La krucon de l' honoro vi
sollst du aufs Herz mir legen;   Kun la pafil' aldonu,
Die Flinte gib mir in die Hand,   Surkore metu ĝin, al mi
Und gürt mir um den Degen.   La spadon vi alzonu.
 
So will ich liegen und horchen still,   Entombe hejme en Franci'
Wie eine Schildwach, im Grabe,   Mi kuŝos, ĝis aŭdos trotadon
Bis einst ich höre Kanonengebrüll   De la ĉevaloj henantaj mi
Und wiehernder Rosse Getrabe.   Kaj de la kanonoj tondradon.
 
Dann reitet mein Kaiser wohl über mein Grab,   Jen rajdos la Siro kun nia arme'.
Viel Schwerter klirren und blitzen;   Mi havas nur unu deziron.
Dann steig ich gewaffnet hervor aus dem Grab,   Entombe plu restos mi tiam ne,
Den Kaiser, den Kaiser zu schützen.   Ekstaros mi ŝirmi la Siron.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).
 
    Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, Romanzen VI" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04).