Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Aŭtuno Esperanto Arg-1270-628 2012-10-26 14:31 Manfred nur tiun forigu
Nikolaus Lenau * Herbst Germana Arg-1269-628 2012-10-26 14:35 Manfred nur tiun forigu

Nikolaus Lenau,
Herbst

 

Nikolaus Lenau,
Aŭtuno

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
Rings ein Verstummen, ein Entfärben:   Mutiĝo kaj senkoloriĝo:
Wie sanft den Wald die Lüfte streicheln,   La vento flate min tuŝetas,
sein welkes Laub ihm abzuschmeicheln;   foliojn arboj nun demetas;
ich liebe dieses milde Sterben.   min ravas tiu formortiĝo.
 
Von hinnen geht die stille Reise,   Foriĝas de ĉi tie ĉio,
die Zeit der Liebe ist verklungen,   la amon oni jam forgesis,
die Vögel haben ausgesungen,   la birdoj longe kanti ĉesis,
und dürre Blätter sinken leise.   mallaŭte sinkas la folio.
 
Die Vögel zogen nach dem Süden,   La birdoj estas forflugintaj,
aus dem Verfall des Laubes tauchen   iliaj nestoj videbliĝas,
die Nester, die nicht Schutz mehr brauchen,   folioj lacaj subeniĝas
und Blätter fallen stets, die müden.   de branchoj senfoliiĝintaj.
 
In dieses Waldes leisem Rauschen   En la arbara susurado
ist mir, als hör’ ich Kunde wehen,   alblovas min sciigo iu,
daß alles Sterben und Vergehen   ke estas formortiĝo ĉiu
nur heimlichstill vergnügtes Tauschen.   sekreta, gaja nur ŝanĝado.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22).

La poemo troviĝas interalie en
http://meister.igl.uni-freiburg.de/gedichte/len_n03.html.
Pri la poeto vidu la gemanan version de
vikipedio http://de.wikipedia.org/wiki/Nikolaus_Lenau.
  Traduko de la Germana poemo "Herbst" de
Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).