Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Ambaŭ Esperanto 2008-06-02 Arg-915-474 | MR-467-1 2008-06-03 08:08 Manfred nur tiun forigu
Hugo von Hofmannsthal * Die Beiden Germana Arg-914-474 2008-06-03 08:00 Manfred nur tiun aldonu

Hugo von Hofmannsthal,
Ambaŭ

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La vin-pokalon portis ŝi
- Al ŝia buŝ’ similis ĝi -
Ŝi paŝis tien kun leĝer’,
Ne saltis guto al la ter’.
 
Leĝere, tamen firme li
Sur juna rajd-ĉevalo sidis,
Per fajna gesto li ĝin bridis
Kaj treme staris tiu ĉi.
 
Sed kiam la pokalon li
Transpreni volis de l’ knabino,
Ekvibris ili ambaŭ tre
Kaj mano trovis manon ne,
Ne povis teni tiun ĉi,
Kaj sur la grundon fluis vino.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Beiden"
de Hugo von Hofmannsthal (*1874-02-01 -
†1929-07.15) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2008-06-02.

Mi, Manfred Retzlaff, trovis la originan
germanan version de tiu ĉi poemo en la
revuo "Natur und Medizin" 03/2008, sur
paĝo 18. Ĝi aperis presite ankaŭ en la
libro "Deutche Gedichte", eldonita de la
iama germana federacia prezidanto Karl
Carstens.