export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this add | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this add |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
translated by Adolf Burkhardt | translated by Otto Bonte | translated by Joachim Gießner | translated by Guido Holz | |||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | |||
orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | |||
la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | En la ĉiela klar'; | |||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | |||
el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | |||
mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. Silenta estas mondo | |||
sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | Kaj en krepuska rondo | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | Hejmecas kun favor'! | |||
Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Similas kalman ĉelon, | |||
fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | En kiu vi kverelon | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | De l'tago dorme pelu for. | |||
3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | |||
Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Aspekto nur duonas, | |||
ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.1) | Sed rondas ĝi en bel'. | |||
Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Do ankaŭ estas multo, | |||
aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | Loganta al insulto, | |||
nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | |||
pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | |||
ne multon scias ni. | ........................ | ........................ | Malvasta nia sci'; | |||
Ni teksas iluziojn | ........................ | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | |||
kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ........................ | Ni multe artifikas | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | |||
la Savon, ne plu fidi | ........................ | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | |||
Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ........................ | Fariĝu malafektaj | |||
infane Dio-timaj | ........................ | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ........................ | Infane gaju nia kor'! | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | |||
el mond' nin volu preni | ........................ | ........................ | El mondo nin forpreni | |||
per milda morto for. | ........................ | ........................ | Al fin' per milda mort'! | |||
Nin tiam al ĉielo | ........................ | ........................ | Kaj post forpren' fidele | |||
venigu, al la celo: | ........................ | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Kuŝiĝu do kun pio | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Vi en la nom' de Dio, | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | Jam fridas nokta vent'. | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | |||
por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | Per dolĉa dorm' nin benu, | |||
ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | |||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |