Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Guido Holz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno nun leviĝis,
Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj oraj belas   La steloj eklumiĝis,
Am Himmel hell und klar;   En la ĉiela klar';   Subiĝis jam la sun’.
Der Wald steht schwarz und schweiget,   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Und aus den Wiesen steiget   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
Der weisse Nebel wunderbar.   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
Wie ist die Welt so stille   2. Silenta estas mondo   2. La mondo ŝajnas kiel
Und in der Dämmrung Hülle   Kaj en krepuska rondo   Hejmeca ĉambro, tiel
So traulich und so hold!   Hejmecas kun favor'!   Trankvila estas ĝi.
Als eine stille Kammer,   Similas kalman ĉelon,   Dormante ĉiun penon,
Wo ihr des Tages Jammer   En kiu vi kverelon   Aflikton kaj ĉagrenon
Verschlafen und vergessen sollt.   De l'tago dorme pelu for.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Ĉu vi la lunon konas?   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Er ist nur halb zu sehen   Aspekto nur duonas,   Tre eta fora stelo,
Und ist doch rund und schön!   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen egas ĝi!
So sind wohl manche Sachen,   Do ankaŭ estas multo,   Ja estas ofte aĵo
Die wir getrost belachen,   Loganta al insulto,   Por ni nur ridindaĵo;
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. Ni homoj tiel vantaj   4.) Ni homaj fieruloj,
Sind eitel arme Sünder   Ja estas nur pekantaj,   Mizeraj ni pekuloj,
Und wissen gar nicht viel;   Malvasta nia sci';   Malmulton scias ni!
Wir spinnen Luftgespinste   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni faras multajn aĵojn
Und suchen viele Künste   Ni multe artifikas   Kaj artajn elpensaĵojn,
Und kommen weiter von dem Ziel.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Vidigu, Dio, savon,   5.) La Dian savon vidu
Auf nichts Vergänglichs trauen,   Pasem' ne veku ravon,   Ni nur kaj ni ne fidu
Nicht Eitelkeit uns freun!   Ne ĝoju ni pro glor'!   je vanta iluzi’!
Laß uns einfältig werden   Fariĝu malafektaj   Ni malfieraj iĝu,
Und vor dir hier auf Erden   Ni kaj al vi respektaj,   Ni ĝoju kaj piiĝu,
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infane gaju nia kor'!   Infan-egalaj estu ni!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6.) Finfine vi nin prenu
Aus dieser Welt uns nehmen   El mondo nin forpreni   El tiu mond’, ĉagrenu
Durch einen sanften Tod!   Al fin' per milda mort'!   Ni ne pro tio ĉi!
Und, wenn du uns genommen,   Kaj post forpren' fidele   Kaj kiam vi nin prenos,
Laß uns in Himmel kommen,   Hejmigu nin ĉiele,   Ho faru, ke ni venos
Du unser Herr und unser Gott!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   En vian regnon, kara Di’!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
In Gottes Namen nieder;   Vi en la nom' de Dio,   Trankvile endormiĝu!
Kalt ist der Abendhauch.   Jam fridas nokta vent'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Vin gardos nia Dio.
Und laß uns ruhig schlafen!   Per dolĉa dorm' nin benu,   Li regas super ĉio.
Und unsern kranken Nachbar auch!   Najbaron ankaŭ en turment'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
        1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!