eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | ||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | ||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | ||
Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | ||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | ||
Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | ||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | ||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | ||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | ||
Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | ||
Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | ||
Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | ||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | ||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | ||
Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | ||
Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | ||
Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | ||
Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | ||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | ||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | ||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | ||
Malmulton scias ni! | ........................ | Malvasta nia sci'; | ||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | ||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | Ni multe artifikas | ||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | ||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | ||
je vanta iluzi’! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | ||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Fariĝu malafektaj | ||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | ||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | ||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | ||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | El mondo nin forpreni | ||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | Al fin' per milda mort'! | ||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Kaj post forpren' fidele | ||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | ||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | ||
Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | ||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | ||
Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | ||
Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | ||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | ||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |